Freitag, 27. November 2009

nova provo

Jes mi ankoraŭ estas vivanta... sed mi scias, ke mi ne estas, kaj neniam
estos (mi pensas) la plej bona kaj plej regula bloga aŭ retotaglibra
skribanto. ;-)

Dum la lasta tempo estis pli da Esperanto en mia vivo... Kiel? Dum mia
tempo en Hamburgo (de marto ĝis septembro) mi vizitis la lokan
Esperanto-klubon kaj poste renkontiĝis aliajn tre agrablan
Esperantistojn. Kiam mi estis en Soumio (Finlando) pere de mia staĝo ĉe
la universitato de Hamburgo mi ankaŭ ekkonis la Esperanto-klubon de
Jyväskylä. Mi faris mian unuan mendon ĉe la UEA kaj aĉetis kelkajn librojn.

Kaj antaŭ unu monato mi denove provis krei Esperanto-grupon en
Magdeburgo, kie mi nun denove vivas. Mi jam estis al 2 "lingvaj
kafejoj", kie oni renkontas por paroli lingvojn kaj ankaŭ mi estis tie
por paroli en kaj ankaŭ pri Esperanto. Bedaŭrinde ne multaj homoj estis
interesitaj... Kaj mi kune kun alia tre aktiva sed ankaŭ tre okupita
Esperantisto provas organizi viziton kaj prelegon de 2 kubanoj
Esperantistoj ĉi tie en Magdeburgo. Mi ĝis nun ne scias multe pri ĝi kaj
ne vere scias kiel organizos aŭ ĉu multaj homoj venos. La granda demando
por mi estas: se la prelego estas en Esperanto, kiel funkcios? Mi ne
povos "simultane traduki"...

Ankaŭ antaŭ kelkaj semajnoj mi printus la ĉapitran superrigardon de la
libro "Vivo de Zamenhof" (vi povas trovi ĝin ĉe gutenberg.org) sed
bedaŭrinde (aŭ bonŝance) la printilo printis la tutan libron. Kion fari?
Do mi diris al mi mem, ke nun mi devas legi la tutan libron! Bonan
decido, ĉar unua estas ĉiam bone ekscii pli pri la homo malantaŭ la ideo
de Esperanto, dua estas bona metodo por plivastigi mian vorttrezoron kaj
tria estas bona afero por deflankigi de laborado de mia diplomlaboraĵo.
;-) Do mi komenciĝis kaj mi devas diri, ke mi ne ĉiam komprenas sed
estas vere interese. Antaŭe mi sciis la basajn faktojn pri Zamenhof, sed
jam legis multajn novajn kaj interesajn faktojn pri li. La vivhistorio
estas vere inspirata kaj impresa. Mi ĝis nun ne finis la libron... do
paĝojn ankaŭ atendas, ke mi legos ilin.

Post malapero de kelkaj privataj problemoj mi sentas pli libera, vigla
kaj pli ol mi mem.... malfacile kompreni - ankaŭ por mi. ;-)

Legu kaj ĝuu mi nun enlitiĝos... se vi trovas erarojn, teni ilin aŭ, se
ili estas tro malbonaj, informu min!