Freitag, 25. Dezember 2009

Feliĉan kaj ĝojan kristnaskon al ĉiuj!

Hodiaŭ jam estas la "unua kristnaska festotago" en Germanio kaj mi tre
ĝuis la kristnaskan feston kune kun mia familio. Estas por ĉiam la tempo
por kunveni kun la tuta familio. Ni multe babilis, ludis kune kaj ĵus
pasigis tempon kune.

Ĉi-jare mi ricevis mian plej priĝojitan prezenton antaŭ la kristnaska
festo. Lunde la laborejo, kiun mi havis intervjuon je pasinta vendredo,
alvokis min kaj ili ŝatus min labori tie. :-D Mi vere estis ŝokita, ĉar
mi neniam pensis, ke ili invitus min al intervjuo. Do januare mi nun
transloĝiĝos al Frankfurto. Tre bone, ĉu ne? Fartas strange, ĉar ĝis nun
mi ankaŭ ofte forlasis, mia hejmurbo kaj mia familio (por studi en
Estonujo kaj labori en Hamburgo) sed mi ĉiam sciis, ke mi iam revenus.
Kaj nun mi esperas, ke mi povos resti en Frankfurto kaj labori tie por
multe da tempo. Dum mia tempo en Frankfurto mi havis ankaŭ iom da tempo
por ekkoni la urbon kaj mi ŝatas ĝin. La urbo ankaŭ situas ĉe rivero
kiel Magdeburgo kaj estas ankaŭ proksime de aliaj interesaj urboj. Por
la komenco mi nun loĝos en meble plena loĝejo de franca studentino, kiu
foriros por staĝo por 2 monatoj. Poste mi serĉas novan loĝejon.

Bedaŭrinde ni ne havis neĝon je kristnasko. :-( La neĝo degelis ĵus
antaŭ la festo. :-( Sed mi pensas, ke ni havos neĝon en Zakopane dum la
JES. :-) Mi tre ĝojos pri la aranĝo. Antaŭe mi neniam estis en
Pollando... do mi estis tie unu foje sed nur por kelkaj minutoj kun
ŝipoj de germana insulo "Rügen". Dum la Zamenhofa festo en Berlino (18.
12.) mi denove ekrimarkis, ke mi tre bone komprenis Esperanton sed havas
pli-malpli grandan problemon kun la parolado. :-( Kial? Mi mem ne vere
scias... mi preskaŭ tute forgesis la gramatikon. :-( Sed mi ankaŭ ne
ofte havas la eblecon paroli la lingvon.
Do mi esperas, ke dum la JES mi pliboniĝos mian parolada kapableco.

En januaro ni (mi kune kun alia tre aktiva sed ankaŭ okupita
Esperantisto) organizos partoprenon je la dua "mejlo de la demokratio"
en Magdeburgo. Kaj ni havos informadan standon pri la organizo "was
bewegen" (= "io movi") kaj ankaŭ prezentos Esperanto. Tio estus mia
lasta granda tasko en Magdeburgo, antaŭ ol mi transloĝiĝos.

Mi deziras al cixuj de miaj legantoj feliĉan kaj ĝojan kristnaskon.

la malgranda musineto

Sonntag, 13. Dezember 2009

finita

Jes, mi denove longe ne skribas... do se vi legas regule mian blogon,
bonvolu kutimi je malregulaj mesaĝoj. ;-)

Finfine mi fordonis mian diplomaboraĵon pasintan vendredon... sentas
bone sed sentas ankaŭ iomete strange fordoni iun pri kiu vi laboras tiel
longa tempo. Jes, kaj nun mi ne scias, kiel mia vivo pluiros.

Je la venonta vendredo mi veturos ĉe Frankfurt por mia unua
"sinprezentada interparolado" kaj poste al Berlino por la zamenhofa
festo. Malbone, ke tiuj du aranĝoj estos je la sama tago sed bone, ke mi
havas mian unuan "interparolado" (Ĉu estas la ĝusta vorto?).

Ni ankaŭ planis la vizitadon de du kubaj Esperantistoj en Magdeburgo sed
bedaŭrinde ne sukcesis pro manko de la tempo por organizi la viziton.
Sed nun ni estas pli bone preparanta de la venonta fojo. ;-)

Kion plu? Mi ne scias kaj mi nun enlitiĝos... bonan nokton.

la malgranda musineto