Sonntag, 13. Dezember 2009

finita

Jes, mi denove longe ne skribas... do se vi legas regule mian blogon,
bonvolu kutimi je malregulaj mesaĝoj. ;-)

Finfine mi fordonis mian diplomaboraĵon pasintan vendredon... sentas
bone sed sentas ankaŭ iomete strange fordoni iun pri kiu vi laboras tiel
longa tempo. Jes, kaj nun mi ne scias, kiel mia vivo pluiros.

Je la venonta vendredo mi veturos ĉe Frankfurt por mia unua
"sinprezentada interparolado" kaj poste al Berlino por la zamenhofa
festo. Malbone, ke tiuj du aranĝoj estos je la sama tago sed bone, ke mi
havas mian unuan "interparolado" (Ĉu estas la ĝusta vorto?).

Ni ankaŭ planis la vizitadon de du kubaj Esperantistoj en Magdeburgo sed
bedaŭrinde ne sukcesis pro manko de la tempo por organizi la viziton.
Sed nun ni estas pli bone preparanta de la venonta fojo. ;-)

Kion plu? Mi ne scias kaj mi nun enlitiĝos... bonan nokton.

la malgranda musineto

4 Kommentare:

  1. Saluton!
    Bonŝancon pri via vivo kaj feliĉan zamenhofan tagon :)
    Ĝejko

    AntwortenLöschen
  2. Dankon ankaux al vi... kaj mi gratulas cxar vi skribis la unuan komenton :-)

    AntwortenLöschen
  3. Saluton! Mi ne certas, ĉar mi ne scias bone tion, kion vi volas diri per "interparolado". Sed mi pensas ke la ĝusta vorto estas intervjuo.

    Feliĉajn Festotagojn!

    AntwortenLöschen
  4. @novatago

    vi tute pravas... mi tradukis la vorton de la germana... sed jes, estas intervjuo... dankon

    ankaux al vi gxojan festotagojn

    AntwortenLöschen