Freitag, 25. Dezember 2009

Feliĉan kaj ĝojan kristnaskon al ĉiuj!

Hodiaŭ jam estas la "unua kristnaska festotago" en Germanio kaj mi tre
ĝuis la kristnaskan feston kune kun mia familio. Estas por ĉiam la tempo
por kunveni kun la tuta familio. Ni multe babilis, ludis kune kaj ĵus
pasigis tempon kune.

Ĉi-jare mi ricevis mian plej priĝojitan prezenton antaŭ la kristnaska
festo. Lunde la laborejo, kiun mi havis intervjuon je pasinta vendredo,
alvokis min kaj ili ŝatus min labori tie. :-D Mi vere estis ŝokita, ĉar
mi neniam pensis, ke ili invitus min al intervjuo. Do januare mi nun
transloĝiĝos al Frankfurto. Tre bone, ĉu ne? Fartas strange, ĉar ĝis nun
mi ankaŭ ofte forlasis, mia hejmurbo kaj mia familio (por studi en
Estonujo kaj labori en Hamburgo) sed mi ĉiam sciis, ke mi iam revenus.
Kaj nun mi esperas, ke mi povos resti en Frankfurto kaj labori tie por
multe da tempo. Dum mia tempo en Frankfurto mi havis ankaŭ iom da tempo
por ekkoni la urbon kaj mi ŝatas ĝin. La urbo ankaŭ situas ĉe rivero
kiel Magdeburgo kaj estas ankaŭ proksime de aliaj interesaj urboj. Por
la komenco mi nun loĝos en meble plena loĝejo de franca studentino, kiu
foriros por staĝo por 2 monatoj. Poste mi serĉas novan loĝejon.

Bedaŭrinde ni ne havis neĝon je kristnasko. :-( La neĝo degelis ĵus
antaŭ la festo. :-( Sed mi pensas, ke ni havos neĝon en Zakopane dum la
JES. :-) Mi tre ĝojos pri la aranĝo. Antaŭe mi neniam estis en
Pollando... do mi estis tie unu foje sed nur por kelkaj minutoj kun
ŝipoj de germana insulo "Rügen". Dum la Zamenhofa festo en Berlino (18.
12.) mi denove ekrimarkis, ke mi tre bone komprenis Esperanton sed havas
pli-malpli grandan problemon kun la parolado. :-( Kial? Mi mem ne vere
scias... mi preskaŭ tute forgesis la gramatikon. :-( Sed mi ankaŭ ne
ofte havas la eblecon paroli la lingvon.
Do mi esperas, ke dum la JES mi pliboniĝos mian parolada kapableco.

En januaro ni (mi kune kun alia tre aktiva sed ankaŭ okupita
Esperantisto) organizos partoprenon je la dua "mejlo de la demokratio"
en Magdeburgo. Kaj ni havos informadan standon pri la organizo "was
bewegen" (= "io movi") kaj ankaŭ prezentos Esperanto. Tio estus mia
lasta granda tasko en Magdeburgo, antaŭ ol mi transloĝiĝos.

Mi deziras al cixuj de miaj legantoj feliĉan kaj ĝojan kristnaskon.

la malgranda musineto

Sonntag, 13. Dezember 2009

finita

Jes, mi denove longe ne skribas... do se vi legas regule mian blogon,
bonvolu kutimi je malregulaj mesaĝoj. ;-)

Finfine mi fordonis mian diplomaboraĵon pasintan vendredon... sentas
bone sed sentas ankaŭ iomete strange fordoni iun pri kiu vi laboras tiel
longa tempo. Jes, kaj nun mi ne scias, kiel mia vivo pluiros.

Je la venonta vendredo mi veturos ĉe Frankfurt por mia unua
"sinprezentada interparolado" kaj poste al Berlino por la zamenhofa
festo. Malbone, ke tiuj du aranĝoj estos je la sama tago sed bone, ke mi
havas mian unuan "interparolado" (Ĉu estas la ĝusta vorto?).

Ni ankaŭ planis la vizitadon de du kubaj Esperantistoj en Magdeburgo sed
bedaŭrinde ne sukcesis pro manko de la tempo por organizi la viziton.
Sed nun ni estas pli bone preparanta de la venonta fojo. ;-)

Kion plu? Mi ne scias kaj mi nun enlitiĝos... bonan nokton.

la malgranda musineto

Freitag, 27. November 2009

nova provo

Jes mi ankoraŭ estas vivanta... sed mi scias, ke mi ne estas, kaj neniam
estos (mi pensas) la plej bona kaj plej regula bloga aŭ retotaglibra
skribanto. ;-)

Dum la lasta tempo estis pli da Esperanto en mia vivo... Kiel? Dum mia
tempo en Hamburgo (de marto ĝis septembro) mi vizitis la lokan
Esperanto-klubon kaj poste renkontiĝis aliajn tre agrablan
Esperantistojn. Kiam mi estis en Soumio (Finlando) pere de mia staĝo ĉe
la universitato de Hamburgo mi ankaŭ ekkonis la Esperanto-klubon de
Jyväskylä. Mi faris mian unuan mendon ĉe la UEA kaj aĉetis kelkajn librojn.

Kaj antaŭ unu monato mi denove provis krei Esperanto-grupon en
Magdeburgo, kie mi nun denove vivas. Mi jam estis al 2 "lingvaj
kafejoj", kie oni renkontas por paroli lingvojn kaj ankaŭ mi estis tie
por paroli en kaj ankaŭ pri Esperanto. Bedaŭrinde ne multaj homoj estis
interesitaj... Kaj mi kune kun alia tre aktiva sed ankaŭ tre okupita
Esperantisto provas organizi viziton kaj prelegon de 2 kubanoj
Esperantistoj ĉi tie en Magdeburgo. Mi ĝis nun ne scias multe pri ĝi kaj
ne vere scias kiel organizos aŭ ĉu multaj homoj venos. La granda demando
por mi estas: se la prelego estas en Esperanto, kiel funkcios? Mi ne
povos "simultane traduki"...

Ankaŭ antaŭ kelkaj semajnoj mi printus la ĉapitran superrigardon de la
libro "Vivo de Zamenhof" (vi povas trovi ĝin ĉe gutenberg.org) sed
bedaŭrinde (aŭ bonŝance) la printilo printis la tutan libron. Kion fari?
Do mi diris al mi mem, ke nun mi devas legi la tutan libron! Bonan
decido, ĉar unua estas ĉiam bone ekscii pli pri la homo malantaŭ la ideo
de Esperanto, dua estas bona metodo por plivastigi mian vorttrezoron kaj
tria estas bona afero por deflankigi de laborado de mia diplomlaboraĵo.
;-) Do mi komenciĝis kaj mi devas diri, ke mi ne ĉiam komprenas sed
estas vere interese. Antaŭe mi sciis la basajn faktojn pri Zamenhof, sed
jam legis multajn novajn kaj interesajn faktojn pri li. La vivhistorio
estas vere inspirata kaj impresa. Mi ĝis nun ne finis la libron... do
paĝojn ankaŭ atendas, ke mi legos ilin.

Post malapero de kelkaj privataj problemoj mi sentas pli libera, vigla
kaj pli ol mi mem.... malfacile kompreni - ankaŭ por mi. ;-)

Legu kaj ĝuu mi nun enlitiĝos... se vi trovas erarojn, teni ilin aŭ, se
ili estas tro malbonaj, informu min!

Mittwoch, 2. September 2009

Kunikloj meze de Hamburgo

Hodiaŭ mi biciklis hejme kaj denove vidis kelkajn kunikloj tute meze de
Hamburgo... ĉu imageble? Mi vidis ilin ankaŭ antaŭe kaj en aliaj lokoj
ankaŭ... kaj ili ĉiam ridigis min.

Uzi la sufikso "igi" memoras min je la denove maltrafalita
lingvoekzamenon ĉe lernu.net. Mi havas grandan problemon kun la ~ig kaj
~iĝ... mi komprenas la uzon, se mi legis pri ĝi aparte, sed se mi devas
uzi ĝin miksata mi havas problemon. Sed mi ne rezignas. :-P Mi kredas,
ke IAM mi komprenas tiujn sufiksojn. ;-)

Hodiaŭ mi ankaŭ renkontis, denove, mian diplomlaboraĵan prizorganton. Ni
parolis kelkajn demandojn, kiujn mi havis. Kaj nun mi scias, ke mi estas
sur la ĝusta vojo. Mi estas feliĉa. Mi jam havas preskaŭ 44 paĝojn
skribinta. Nun mankas nur ankoraŭ 2 kategorioj kaj konsiloj por farado
kaj fino/elrigardo.

Nun mi atendas, ke mia koramiko alvokas min kaj poste enlitiĝos.

kuniklajn salutojn
la malgranda musineto

Montag, 31. August 2009

familia festo

Do nun mi trovis tempon por skribi denove. Mi pensas, ke estas ankaŭ mia
propra manko de tempa organizo ke mi neniam aŭ preskaŭ neniam trovas
tempon por skribi ĉi-tie. Do nun mi reorganizas min kaj esperas, ke mi
trovas pli tempon por fari kion, mi ŝatus fari.

Pasinta sabato ni festis la (eklezian) geedziĝon de mia plej aĝa fratino
(la geedziĝo ĉe la edzigisto jam estis en Majo. Ni jam planis la
geedziĝon dum kelkaj monatoj kaj estis multaj aĝoj por organizi. Mia
frato verkis tre belegan geedziĝo-gazeton kune kun mi kaj miaj fratinoj.
Kaj ni ankaŭ faris kelkajn tre bonan kaj gajan "ludojn" dum la festo: la
tre fama kaj konata konsenteĝ-ludo, "la vojaĝo al Jerusalem" (ĉu vi
konas ĉi tiun ludon? ) kaj plu. La festo finiĝis je la 2a matene, sed mi
enlitiĝis nur je la 5:30a ĉar mia koramiko (kiu reiris hejme frue) ne
fartis bone kaj ni iris malsanulejon. Sed tiu ne estis facila, ĉar en la
unua malsanulejo (universitata kliniko), kie ni estas, oni diris al ni,
ke ni devas atendi preskaŭ 5 (!) horoj ĝis doktoroj havus tempon. Ni
estis vere ŝokita. Do ni iris al alia hospitalo kaj tie tuj ili helpis
nin. Kaj mi iris domi al la hejmo de miaj gepatroj, kiuj estis tre
ŝokita vidi min matene. ;-) Entute ni havas tre belegan tempon kaj ankaŭ
mia nun geedziniĝa fratino kaj aliaj ĉeestintoj diris, ke estas tre bona
festo. Mi estas tre kontenta, ĉar estas multe da laboro por tiu festo.

Kaj nun mi restas en Hamburgo kaj nun mi ankaŭ fartas malgaje kaj nun mi
scias, ke mi foriros je la 27an. Mi tre ŝatas tiu urbo sed mia kontrakto
kun la universitato finiĝos je la 31a kaj mi ne plu ricevos monon. Do mi
iros hejme al Magdeburgo kaj finos mian diplomlaboraĵon tie. Do mi jam
skribis ĉirkaŭ 40 paĝojn kaj nur devos analizi 3 kategorioj. Kaj mi
anoncos mia diplomlaboraĵon ĉe mia universitato kaj ekde tiam mi havas 3
monatojn por fini ĝin.

Mi trovis kaj skribis kun kelkaj Esperantistoj en Hamburgo kaj mi nun
trovas renkonti ĝin kune iam. Mi tre ŝatus renkonti ĝin antaŭ mia foriro
de Hamburgo.

Do ĉio por hodiaŭ mi devas laboro pri mia diplomlaboraĵo.

Ĝis
la malgranda musineto

Sonntag, 16. August 2009

Mi longe skribis nenion...

Pardonu, sed mi longe skribis nenion... Dankon al László kiu skribis al
mi per lernu! kaj skribis ke li legis mian blogon kaj ŝatis ĝin...
dankon. Mi ne vere sciis ke iu legis mian blogon. ;-)

Dum la veturo de Hamburgo al Magdeburg mi legis en la libro "La tuta
Esperanto" kaj eksciis kelkajn lingvajn aferojn... kaj eble iam mi
komprenis la diferencon kaj la uzado de -ig kaj -iĝ. ;-)

Do mi skribos plu ĉi-semajno...

Ĝis
la malgranda musineto

Sonntag, 26. Juli 2009

Alia Mondo Eblas - resendita

Alvenis jam la temp', nun granda estas nia respondec'
vekiĝu, junular', kaj pledu ĉiuj kune por la planed'!

ni devas nun, pli forte ol hieraŭ, marŝi ankoraŭ
ni devas nun, pli pove kaj ribele, jam hodiaŭ, al la strat'

nin frapas konscienc', al vigla batalad' por justa ter'
leviĝu, junular', kaj staru kontraŭ blinda kapital'!

ni volas pli! alia mondo eblas, vivu solidar'
ni volas pli! alia mondo eblas, ne plej gravas la dolar', ne, ne!
vivu la homar'
vivu solidar', amik'...

Kaj...ĉu...ni...fariĝos unison' ?
Ĉar...la...mond...fariĝas...uragan' !

alvenis jam la temp', nun granda estas nia respondec'
vekiĝu, junular', kaj pledu ĉiuj kune por la planed'!

ni volas pli! alia mondo eblas, vivu solidar'
ni volas pli! alia mondo eblas, ne plej gravas la dolar'

Kaj...ĉu...ni...fariĝos unison' ?
kaj..por...ni...ALIA MONDO EBLAS

Kaj...ĉu...ni...fariĝos unison' ?
kaj..por...ni...ALIA MONDO EBLAS NUN!

-----

Ho... unu tago kaj du mesaĝojn? Ĉu vi estas surprizita?

Do mi nur ĵus aŭdis la kanto de Supernova kaj mi tre ŝatas la
kanton... nur por la sono sed pli por la enhavo... estas tre bone kaj
tre grava ĵus en nia mondo en niaj tagoj, ĉu ne?

pripensata
la malgranda musineto

mi resendis la du mesaĝojn ĉar ili estas difektitaj dum sendado per
retmesaĝoj

Samstag, 25. Juli 2009

bonajn tagojn - resendita

Ĵaŭde mi estas al la koncerto de Santana, sed ne estas en la pagenda ejo
sed antau(e. Estis tre bone kaj ni havis bonan tempon.

Kaj vendrede ni vespere estis sur la "DOM" kiu estas granda kaj fama
kermeso en Hamburgo. Ni havas tre agrablan kaj gajan vesperon. Mi
veturis katena karuselo, kiu estis en 43 metroj alteco kaj ni havis
bonan rigardon de la tuta ejo. Kaj poste mi persvadiĝis veturi kun
"Shaker" kiu estas tre rapide kaj en-ĉidirekto-mova-karuselo.

Kaj hodiaŭ ni iris la ŝipo "Cap San Diego". Estis tre interesa kaj tie
estis ekspozicio pri la elmigra tempo al Usono de Hamburgo. Poste ni
iris al la centro de Hamburgo, ĉar tie estas nuntempe triatlono.

Kaj mi planos ellitiĝi tre frue morgaŭ por vidi, kiu preskaŭ 4.000 homoj
komencis naĝi en la "interna Alster". Mi ne estas certe, ke mi vere
ellitiĝos tiel frue... mi vidos morgaŭ matene.

Ĝis morgaŭ
la malgranda musineto

Donnerstag, 23. Juli 2009

sukceso

Hodiaŭ mi finis en-kategori (meti frazojn aŭ paragrafoj en kategorioj)
miajn intervjuojn. :-D Mi tre ĝojas pri tio.

Do kaj vespere mi iris al urb aparko kun kelkaj geamikoj por aŭdi la
koncerton de Santana. Ĝi estis bone kaj ni havis bonan tempon. Ni ne
pagis por aŭdi.. ni simple estis antaŭ la liberaera scenejo kaj multaj
homoj faris la sama... estis bona etoso.

Amike
la malgranda musineto

Dienstag, 21. Juli 2009

Mi longe ne skribis... pardonu...

Intertempe mia plej juna fratino vizitis min en Hamburgo kaj ni havis bonan tempon. Kaj ankaŭ miaj gepatroj kaj mia pliaĝa (sed ne plej aĝa) fratino ankaŭ vizitis min. Mia gepatroj komencis bicikli de la riverbuŝo de la rivero "Elbe" antaŭ unu jaro kaj ĉi-jare ni komencis en Hamburgo kaj biciklis unu semajno direkte Magdeburgo.

Kaj la lasta semajnfino mi estis hejma. Mi havis bonan sed ankaŭ iel streĉan tempon. Estas longa kaj komplika afero mi eble iam rakontos...

Do kaj nun mi denove laboras pri mia diplomlaboraĵo. Mi jam kontrolaŭdis la intervujojn kaj nun kreis kategoria sistemo kaj nun enmetis la informo de la intervujojn en la kategorioj. Ne estas facile kaj estas la unua foje por mi fari tion. Mi vere baldaŭ komencis skribi. Mi iam volas fini ĝin.

Mi nun ankaŭ trovas laborejon ĉi tie en Hamburgo. Kaj mi aspiros... ĉar mi tre ŝatus resti en Hamburgo.

Ĉu iu de ni faras jogon? Ekde mi estas en Hamburgo mi faras jogon regule kaj mi tre ŝatas ĝin.

Do mi nun skribis kelkajn mesaĝojn kaj enlitiĝos.

Ĝis
la malgranda musineto

Freitag, 3. Juli 2009

somero estas cxi tie

Do la somero vere estas cxi tie. Kaj por mi estas jam tro varma aux varmega. ;-)
Hieraux mia fratino venis als Hamburg kaj vespere ni iros al kinejo
(kinejo en universitato) kaj vidis "Slumdog Millionar" kaj "Twilight".
Mi tre sxatis la unuan filmon. Kaj hodiaux mi laboros nur kelkaj horoj
kaj renkontos kun mia fratino por tagmangxo kaj poste ni iros acxeti
(ni ankoraux ne scias kio sed ni iros... ni estas virinoj) kaj hodiaux
vespere ni iros al prelego pri "Kio la germanaj kaj la cxinanoj povas
lerni de unu la alia".

la malgrand musineto

Donnerstag, 2. Juli 2009

Gojxo

Mi gojxas cxar mi jxus finis la transskribo de la 22a intervjuo. :-D
Kaj nun mi reauxdis intervjuon 1 gxis 22 kaj kontroli.
Hodiaux mia plej juna fratino venos al Hamburgo kaj por tio mi ne
laboras longe. Kaj tiel mi povas gxui la bonan veteron. Sed laux mi
opinio estas iomete tro varma... mi fartas laca kaj mi sxatas fari
nenion. :-P

la malgranda musineto

Mittwoch, 1. Juli 2009

farita

Mi jxus faris la 22an intervjuon. Bone, cxu ne? Sed nun mi denove
devas transskribi gxin. :-( Kaj la vetero ekstere estas tiel bona. Mi
pli sxatus iri ekstere kaj kusxi sur la herboj en la suno. ;-)

Mi sendas bonan sunan veteron
la malgranda musineto

Dienstag, 30. Juni 2009

mi ankoraŭ estas vivanta ;-)

Do mi longe ne skribis... kaj mi ĵus vidis, ke mi havas unu regulan leganton. :-O Mi estas ŝokita, sed positive.
Mi faras tiu interet-taglibro pli por mi ol por aliaj interesitaj homoj.. sed bone, kial ne.

Dum la tempo de la lasta mesaĝo mia plej juna fratino estas ĉi tie en Hamburgo kaj vizitis min. Ni havas tre gajan kaj agrablan tempon. Mia fratino aĉetis multajn vestaĵojn.

Ankaŭ kunstudentino vizitis nin (mi kaj alia kunstudentino kiu ankaŭ loĝas en Hamburgo laborinta kaj nun ankaŭ skribanta ŝian diplomlaboraĵon ĉi tie). Ni ankaŭ havas bonan tempon al la Reeperbahn, al la fiŝa foiro kaj mi tre ŝatas la gvidadon en la "Dialogo en la malheligo". Tiu estas ekspozicio, kie vi vidas nenion kaj pri tio la ekspozicio estas tre interesa. Estas vere tre interesa sperto. Kaj mi nun dankas, ke mi povas vidi. Oni neniam pensas pri la propra sano krom, se oni estas malsana, ĉu ne?
Mi estas dankema, ke mi povas vidi, aŭdi, paroli, iri, senti... ktp. Oni pensus pli ofte pri tiu aferojn, mi pensas.

Kaj pasint-ĵaŭde mi iris al Bonn kaj partoprenis la 14. ERASMUS jara konferenco de la DAAD (Germana Akademia Interŝanĝo Servo). Ĉu vi konas la ERASMUS programo de la Eŭropa Unio? Ĝi estas movebleĉa programo por eŭropaj studentoj, kiuj povas studi aŭ staĝi en aliaj landoj de la Eŭropa Unio (kaj aliaj ekzemple Turkujo) kaj ili ricevos monon por tiu tempo kaj ili ne povas pagi studan kotizon. Ĉu ne estas bona ideo? Mi pensas ke jes.
Ankaŭ mia diplomlaboraĵo temas pri tiu programo. Do la konferenco estas tre interesa por mi. Ni parolas pri la demando "Ĉu la ERASMUS programo estas en krizo?".

Poste mi iris hejme kaj havas du tre bonan tagon kun mi koramiko. Vere ne estas facile nur vidi lin ĉiu 2 semajnoj sed mi havas nek la tempon nek la monon por vidi vin ĉiu semajnfino.

Hodiaŭ mi vidis, ke mia mendo de la UEA libro servo estas plenumita. Do mi nun atendas, kiam mi ricevos la librojn. :-D

Do nun mi devus dormi... antaŭ mi forgesos, mi restos en Hamburgo ĝis la fino de Septembro. Bone, ĉu ne?

Ĝis kaj bonan nokton
la malgranda musineto

Mittwoch, 17. Juni 2009

Mendo cxe la UEA libroservo

Hieraux vespero mi mermoris pri la libro "Esperanto el nivelo al
nivelo" kaj mi ankaux pensi pri la celo (cxu estas la gxusta vorto? mi
ne scias...) fari ekzamenon de Esperanto dum la JES...eble... do mi
sercxis la libron cxe la libroservo de UEA kaj mi ankaux sercxis
"Vojagxo en Esperantolando" kaj la finna "Kalevala" (mi parolis pri
tiu kun finaj Esperantistoj dum mi tempo en Jyväskylä)... kaj mi
decidis mendi la librojn. Kaj mi faris mi uzis la kupon (?) kaj nun mi
ankaux havis rabaton de 10%. Bone, cxu ne?

Cxe laboro mi sidis la tutan tagon kaj tajpis kaj tajpis kaj
tajpadis... la tutan tagon... kaj hodiaux mi ankaux havas intervjuon.
Bone, cxu ne? Mi jam havis 18 de espere 24 intervjuon. Mi faras la
intervjuon por mia diplomlaborajxo... sed mi pensas ke mi skribos pli
pri tio poste.

Bonan mekredon kaj gxujas la sunon
la malgranda musineto

Freitag, 12. Juni 2009

pensoj de la tago

Do mi nun estas cxe laboro. Mi ne havas vortaron kun mi sed mi scias
jam "kelkajn" vortojn. :-P

Hieraux mi biciklis al laboro, al parolado kun iu persono kaj hejmen
kaj cxiu pluve. Ne estis bone sed mi havas pluv-pantalono (cxu estas
esperanta vorto? Mi parolas pri la vestajxo de la korpo...). Kaj dum
mia vojo hejmen mi ne povas trovi la vojon. Mi estis en parto de
Hamburgo kie mi ne estis antaux. Kaj ne estas agrable estis ie en loko
kiu vi ne konas dum pluvo. Sed mi trovis la vojon hejmen.

Hodiaux mi veturos hejmen de Magdeburgo. Jes. Mi tre gxojas. Estas
vojagxo de preskaux 4 horoj. :-o Sed la lasta fojo mi estis hejme
estis je la komenco de Marto kaj mi sxatas revidi mian familion. Kaj
mi ankaux sxategas revidi mian koramikon. <3

Mi portas kun mi la libro "La tuta Esperanto" cxar mi volas legi gxin
dum la vojagxo. Mi nun vere volas plibonigi mian scio pri Esperanto.
Mi vere volas paroli pli bone. Mi ankaux sxatus iam fari ekzamenon pri
tio. Mi legis pri tio kaj mi pensas estas tre bone ke tio nun estas
posible. Kaj bedauxrinde mi scias kaj mi cixam notis ke mi ankoraux
ofte faras eraron. Mi tute ne sxatas/komprenas -ig kaj -igx ... mi
malamegas tiuj finajxojn. Dum la SES en somero 2008 mi pensis ke mi
komprenis tiu gramatika ajxo sed mi ne povas uzi gxin aux mi havas
problemon kun tiuj finajxon dum legi aux paroli. Tiu ajxo estas la
plej grava ajxo por lerni KAJ kompreni por mi. Sed mi ankaux sxatas
ekkoni pli vortojn. Por mi estas facile legi sed mi ofte ne trovas
germanajn vortojn por esperantaj kunmetitaj vortojn. Mi scias pri tio
la vorto estas sed mi ne povas trovi gxustan germanan vorton sed cxu
estas necese? Mi ankaux ne ofte parolas kaj mi scias ke mi havas
problemon kun elparolado de s, c kaj z. Por mi tiu 3 literoj estas
preskaux tute la sama kaj mi scias ke ili ne estas la sama. Mi ankau
sxatis esti lingvohelpanto cxe lernu!.net. Mi tre sxategas la ideon de
lernu kaj mi vere sxatus helpi tie cxar la pagxaro helpis min lerni
Esperanton. Kaj mi pensas ke tiu pagxaro esti la kialo kial mi
ekkomencis lerni Espranton en 2007. Mi estas membro de lernu! ekde
2003 sed mi cxesis lerni iam en 2003. Sed de tempo al tempo mi ricevis
mesagxon de Zam (la simbolo de lernu) kaj por tio mi de tempo al tempo
revenis cxe lernu! kaj ekkomencis... dankon al Zam. Por esti
lingvohelpanto mia sperto de Esperanto estus pli bona kiel estis nun,
cxu ne? Mi sxatus helpi aliajn (germanajn) komencantojn cxar mi pensas
ke estas tre grava havi persona kontakto dum la unua tempo dum lerni
Esperanto cxar se mi ekkonis Esperantistoj vi sxatas vi oft sxatas
paroli kun ili kaj se vi nur povas paroli kun ili en Esperanto vi
devas lerni kaj uzi la ligvon. Cxu vi komprenas?

Do nun mi laborus...

Gxis
la malgranda Musineto

Mittwoch, 10. Juni 2009

Saluton mondo,

do tiu nun estas mia nova provo havi interret-tag-libro ("blog"). Mi
eltrovis ke mi povas sendi mesagxojn kaj afisxojn per retmesagxo. Kaj
mi pensas ke tio estas tre bona maniero por havi interret-tag-libron.

Mi povas skribi iu ajn cxiutage aux mi provos. ;-)

Do mi pensis pri la demando de mia juna fratino. Sxi demandis kial mi
lernas Esperanton. Kaj kiel cxiam mi ne sciis kio respondi... mi
respondis iom sed ne la gxusta laux mia opinio. Sed mi pensas ke mi
ankaux lernis la hispana lingvo dum mia studio sed mi neniam vere uzis
gxin. Do kial ne lerni Esperanton? Mi ekkomencis lerni Esperanton en
2007 kaj mi jam uzis la lingvon ofte. Mi uzis la lingvon dum SES 2008
kaj IS 2008/09 kaj mi tre gxojis paroli la lingvon. Kaj mi tre sxatis
la aliajn Esperantistojn. Esperanto estas la lingvo kiu mi uzas plej
ofte post la angla (kaj la germana ;-) ). Kaj mi ankaux pensas pri la
tre interesajn persojn kiuj mi ekkonis per Esperanto. Kaj mi memoris
la renkonto kun Esperantistoj en Jyväskylä dum mia tempo tie. Estis
tre interesa kaj estas tute diferanca ol paroli angle.

Do tiu estas la unua mesagxo de mi kaj mi esperos ke pli venos.

Gxis
la malgranda musineto

bonan matenon

Saluton :-D