Mittwoch, 10. Juni 2009

Saluton mondo,

do tiu nun estas mia nova provo havi interret-tag-libro ("blog"). Mi
eltrovis ke mi povas sendi mesagxojn kaj afisxojn per retmesagxo. Kaj
mi pensas ke tio estas tre bona maniero por havi interret-tag-libron.

Mi povas skribi iu ajn cxiutage aux mi provos. ;-)

Do mi pensis pri la demando de mia juna fratino. Sxi demandis kial mi
lernas Esperanton. Kaj kiel cxiam mi ne sciis kio respondi... mi
respondis iom sed ne la gxusta laux mia opinio. Sed mi pensas ke mi
ankaux lernis la hispana lingvo dum mia studio sed mi neniam vere uzis
gxin. Do kial ne lerni Esperanton? Mi ekkomencis lerni Esperanton en
2007 kaj mi jam uzis la lingvon ofte. Mi uzis la lingvon dum SES 2008
kaj IS 2008/09 kaj mi tre gxojis paroli la lingvon. Kaj mi tre sxatis
la aliajn Esperantistojn. Esperanto estas la lingvo kiu mi uzas plej
ofte post la angla (kaj la germana ;-) ). Kaj mi ankaux pensas pri la
tre interesajn persojn kiuj mi ekkonis per Esperanto. Kaj mi memoris
la renkonto kun Esperantistoj en Jyväskylä dum mia tempo tie. Estis
tre interesa kaj estas tute diferanca ol paroli angle.

Do tiu estas la unua mesagxo de mi kaj mi esperos ke pli venos.

Gxis
la malgranda musineto

Keine Kommentare:

Kommentar veröffentlichen