Dienstag, 5. Januar 2010

Ĝuu la momenton

Ĝuonta la momenton
mi timas pri nenio
mi pensas pri nenio

Ekĝuanta la momenton
mi pensas pri nenio
mi timas pri nenio

Ĝuanta la momenton
mi ekpensas pri la konsekvencoj
mi ektimas pri la konsekvencoj

Ĝuinta la momenton
mi pensas tro multe
mi pensegas pri la konsekvencoj
mi timegas pri la konsekvencoj

Finfine
mi demandas
ĉu tio indas por ĝuu la momenton?

Freitag, 25. Dezember 2009

Feliĉan kaj ĝojan kristnaskon al ĉiuj!

Hodiaŭ jam estas la "unua kristnaska festotago" en Germanio kaj mi tre
ĝuis la kristnaskan feston kune kun mia familio. Estas por ĉiam la tempo
por kunveni kun la tuta familio. Ni multe babilis, ludis kune kaj ĵus
pasigis tempon kune.

Ĉi-jare mi ricevis mian plej priĝojitan prezenton antaŭ la kristnaska
festo. Lunde la laborejo, kiun mi havis intervjuon je pasinta vendredo,
alvokis min kaj ili ŝatus min labori tie. :-D Mi vere estis ŝokita, ĉar
mi neniam pensis, ke ili invitus min al intervjuo. Do januare mi nun
transloĝiĝos al Frankfurto. Tre bone, ĉu ne? Fartas strange, ĉar ĝis nun
mi ankaŭ ofte forlasis, mia hejmurbo kaj mia familio (por studi en
Estonujo kaj labori en Hamburgo) sed mi ĉiam sciis, ke mi iam revenus.
Kaj nun mi esperas, ke mi povos resti en Frankfurto kaj labori tie por
multe da tempo. Dum mia tempo en Frankfurto mi havis ankaŭ iom da tempo
por ekkoni la urbon kaj mi ŝatas ĝin. La urbo ankaŭ situas ĉe rivero
kiel Magdeburgo kaj estas ankaŭ proksime de aliaj interesaj urboj. Por
la komenco mi nun loĝos en meble plena loĝejo de franca studentino, kiu
foriros por staĝo por 2 monatoj. Poste mi serĉas novan loĝejon.

Bedaŭrinde ni ne havis neĝon je kristnasko. :-( La neĝo degelis ĵus
antaŭ la festo. :-( Sed mi pensas, ke ni havos neĝon en Zakopane dum la
JES. :-) Mi tre ĝojos pri la aranĝo. Antaŭe mi neniam estis en
Pollando... do mi estis tie unu foje sed nur por kelkaj minutoj kun
ŝipoj de germana insulo "Rügen". Dum la Zamenhofa festo en Berlino (18.
12.) mi denove ekrimarkis, ke mi tre bone komprenis Esperanton sed havas
pli-malpli grandan problemon kun la parolado. :-( Kial? Mi mem ne vere
scias... mi preskaŭ tute forgesis la gramatikon. :-( Sed mi ankaŭ ne
ofte havas la eblecon paroli la lingvon.
Do mi esperas, ke dum la JES mi pliboniĝos mian parolada kapableco.

En januaro ni (mi kune kun alia tre aktiva sed ankaŭ okupita
Esperantisto) organizos partoprenon je la dua "mejlo de la demokratio"
en Magdeburgo. Kaj ni havos informadan standon pri la organizo "was
bewegen" (= "io movi") kaj ankaŭ prezentos Esperanto. Tio estus mia
lasta granda tasko en Magdeburgo, antaŭ ol mi transloĝiĝos.

Mi deziras al cixuj de miaj legantoj feliĉan kaj ĝojan kristnaskon.

la malgranda musineto

Sonntag, 13. Dezember 2009

finita

Jes, mi denove longe ne skribas... do se vi legas regule mian blogon,
bonvolu kutimi je malregulaj mesaĝoj. ;-)

Finfine mi fordonis mian diplomaboraĵon pasintan vendredon... sentas
bone sed sentas ankaŭ iomete strange fordoni iun pri kiu vi laboras tiel
longa tempo. Jes, kaj nun mi ne scias, kiel mia vivo pluiros.

Je la venonta vendredo mi veturos ĉe Frankfurt por mia unua
"sinprezentada interparolado" kaj poste al Berlino por la zamenhofa
festo. Malbone, ke tiuj du aranĝoj estos je la sama tago sed bone, ke mi
havas mian unuan "interparolado" (Ĉu estas la ĝusta vorto?).

Ni ankaŭ planis la vizitadon de du kubaj Esperantistoj en Magdeburgo sed
bedaŭrinde ne sukcesis pro manko de la tempo por organizi la viziton.
Sed nun ni estas pli bone preparanta de la venonta fojo. ;-)

Kion plu? Mi ne scias kaj mi nun enlitiĝos... bonan nokton.

la malgranda musineto

Freitag, 27. November 2009

nova provo

Jes mi ankoraŭ estas vivanta... sed mi scias, ke mi ne estas, kaj neniam
estos (mi pensas) la plej bona kaj plej regula bloga aŭ retotaglibra
skribanto. ;-)

Dum la lasta tempo estis pli da Esperanto en mia vivo... Kiel? Dum mia
tempo en Hamburgo (de marto ĝis septembro) mi vizitis la lokan
Esperanto-klubon kaj poste renkontiĝis aliajn tre agrablan
Esperantistojn. Kiam mi estis en Soumio (Finlando) pere de mia staĝo ĉe
la universitato de Hamburgo mi ankaŭ ekkonis la Esperanto-klubon de
Jyväskylä. Mi faris mian unuan mendon ĉe la UEA kaj aĉetis kelkajn librojn.

Kaj antaŭ unu monato mi denove provis krei Esperanto-grupon en
Magdeburgo, kie mi nun denove vivas. Mi jam estis al 2 "lingvaj
kafejoj", kie oni renkontas por paroli lingvojn kaj ankaŭ mi estis tie
por paroli en kaj ankaŭ pri Esperanto. Bedaŭrinde ne multaj homoj estis
interesitaj... Kaj mi kune kun alia tre aktiva sed ankaŭ tre okupita
Esperantisto provas organizi viziton kaj prelegon de 2 kubanoj
Esperantistoj ĉi tie en Magdeburgo. Mi ĝis nun ne scias multe pri ĝi kaj
ne vere scias kiel organizos aŭ ĉu multaj homoj venos. La granda demando
por mi estas: se la prelego estas en Esperanto, kiel funkcios? Mi ne
povos "simultane traduki"...

Ankaŭ antaŭ kelkaj semajnoj mi printus la ĉapitran superrigardon de la
libro "Vivo de Zamenhof" (vi povas trovi ĝin ĉe gutenberg.org) sed
bedaŭrinde (aŭ bonŝance) la printilo printis la tutan libron. Kion fari?
Do mi diris al mi mem, ke nun mi devas legi la tutan libron! Bonan
decido, ĉar unua estas ĉiam bone ekscii pli pri la homo malantaŭ la ideo
de Esperanto, dua estas bona metodo por plivastigi mian vorttrezoron kaj
tria estas bona afero por deflankigi de laborado de mia diplomlaboraĵo.
;-) Do mi komenciĝis kaj mi devas diri, ke mi ne ĉiam komprenas sed
estas vere interese. Antaŭe mi sciis la basajn faktojn pri Zamenhof, sed
jam legis multajn novajn kaj interesajn faktojn pri li. La vivhistorio
estas vere inspirata kaj impresa. Mi ĝis nun ne finis la libron... do
paĝojn ankaŭ atendas, ke mi legos ilin.

Post malapero de kelkaj privataj problemoj mi sentas pli libera, vigla
kaj pli ol mi mem.... malfacile kompreni - ankaŭ por mi. ;-)

Legu kaj ĝuu mi nun enlitiĝos... se vi trovas erarojn, teni ilin aŭ, se
ili estas tro malbonaj, informu min!

Mittwoch, 2. September 2009

Kunikloj meze de Hamburgo

Hodiaŭ mi biciklis hejme kaj denove vidis kelkajn kunikloj tute meze de
Hamburgo... ĉu imageble? Mi vidis ilin ankaŭ antaŭe kaj en aliaj lokoj
ankaŭ... kaj ili ĉiam ridigis min.

Uzi la sufikso "igi" memoras min je la denove maltrafalita
lingvoekzamenon ĉe lernu.net. Mi havas grandan problemon kun la ~ig kaj
~iĝ... mi komprenas la uzon, se mi legis pri ĝi aparte, sed se mi devas
uzi ĝin miksata mi havas problemon. Sed mi ne rezignas. :-P Mi kredas,
ke IAM mi komprenas tiujn sufiksojn. ;-)

Hodiaŭ mi ankaŭ renkontis, denove, mian diplomlaboraĵan prizorganton. Ni
parolis kelkajn demandojn, kiujn mi havis. Kaj nun mi scias, ke mi estas
sur la ĝusta vojo. Mi estas feliĉa. Mi jam havas preskaŭ 44 paĝojn
skribinta. Nun mankas nur ankoraŭ 2 kategorioj kaj konsiloj por farado
kaj fino/elrigardo.

Nun mi atendas, ke mia koramiko alvokas min kaj poste enlitiĝos.

kuniklajn salutojn
la malgranda musineto

Montag, 31. August 2009

familia festo

Do nun mi trovis tempon por skribi denove. Mi pensas, ke estas ankaŭ mia
propra manko de tempa organizo ke mi neniam aŭ preskaŭ neniam trovas
tempon por skribi ĉi-tie. Do nun mi reorganizas min kaj esperas, ke mi
trovas pli tempon por fari kion, mi ŝatus fari.

Pasinta sabato ni festis la (eklezian) geedziĝon de mia plej aĝa fratino
(la geedziĝo ĉe la edzigisto jam estis en Majo. Ni jam planis la
geedziĝon dum kelkaj monatoj kaj estis multaj aĝoj por organizi. Mia
frato verkis tre belegan geedziĝo-gazeton kune kun mi kaj miaj fratinoj.
Kaj ni ankaŭ faris kelkajn tre bonan kaj gajan "ludojn" dum la festo: la
tre fama kaj konata konsenteĝ-ludo, "la vojaĝo al Jerusalem" (ĉu vi
konas ĉi tiun ludon? ) kaj plu. La festo finiĝis je la 2a matene, sed mi
enlitiĝis nur je la 5:30a ĉar mia koramiko (kiu reiris hejme frue) ne
fartis bone kaj ni iris malsanulejon. Sed tiu ne estis facila, ĉar en la
unua malsanulejo (universitata kliniko), kie ni estas, oni diris al ni,
ke ni devas atendi preskaŭ 5 (!) horoj ĝis doktoroj havus tempon. Ni
estis vere ŝokita. Do ni iris al alia hospitalo kaj tie tuj ili helpis
nin. Kaj mi iris domi al la hejmo de miaj gepatroj, kiuj estis tre
ŝokita vidi min matene. ;-) Entute ni havas tre belegan tempon kaj ankaŭ
mia nun geedziniĝa fratino kaj aliaj ĉeestintoj diris, ke estas tre bona
festo. Mi estas tre kontenta, ĉar estas multe da laboro por tiu festo.

Kaj nun mi restas en Hamburgo kaj nun mi ankaŭ fartas malgaje kaj nun mi
scias, ke mi foriros je la 27an. Mi tre ŝatas tiu urbo sed mia kontrakto
kun la universitato finiĝos je la 31a kaj mi ne plu ricevos monon. Do mi
iros hejme al Magdeburgo kaj finos mian diplomlaboraĵon tie. Do mi jam
skribis ĉirkaŭ 40 paĝojn kaj nur devos analizi 3 kategorioj. Kaj mi
anoncos mia diplomlaboraĵon ĉe mia universitato kaj ekde tiam mi havas 3
monatojn por fini ĝin.

Mi trovis kaj skribis kun kelkaj Esperantistoj en Hamburgo kaj mi nun
trovas renkonti ĝin kune iam. Mi tre ŝatus renkonti ĝin antaŭ mia foriro
de Hamburgo.

Do ĉio por hodiaŭ mi devas laboro pri mia diplomlaboraĵo.

Ĝis
la malgranda musineto

Sonntag, 16. August 2009

Mi longe skribis nenion...

Pardonu, sed mi longe skribis nenion... Dankon al László kiu skribis al
mi per lernu! kaj skribis ke li legis mian blogon kaj ŝatis ĝin...
dankon. Mi ne vere sciis ke iu legis mian blogon. ;-)

Dum la veturo de Hamburgo al Magdeburg mi legis en la libro "La tuta
Esperanto" kaj eksciis kelkajn lingvajn aferojn... kaj eble iam mi
komprenis la diferencon kaj la uzado de -ig kaj -iĝ. ;-)

Do mi skribos plu ĉi-semajno...

Ĝis
la malgranda musineto