Dienstag, 21. Juli 2009

Mi longe ne skribis... pardonu...

Intertempe mia plej juna fratino vizitis min en Hamburgo kaj ni havis bonan tempon. Kaj ankaŭ miaj gepatroj kaj mia pliaĝa (sed ne plej aĝa) fratino ankaŭ vizitis min. Mia gepatroj komencis bicikli de la riverbuŝo de la rivero "Elbe" antaŭ unu jaro kaj ĉi-jare ni komencis en Hamburgo kaj biciklis unu semajno direkte Magdeburgo.

Kaj la lasta semajnfino mi estis hejma. Mi havis bonan sed ankaŭ iel streĉan tempon. Estas longa kaj komplika afero mi eble iam rakontos...

Do kaj nun mi denove laboras pri mia diplomlaboraĵo. Mi jam kontrolaŭdis la intervujojn kaj nun kreis kategoria sistemo kaj nun enmetis la informo de la intervujojn en la kategorioj. Ne estas facile kaj estas la unua foje por mi fari tion. Mi vere baldaŭ komencis skribi. Mi iam volas fini ĝin.

Mi nun ankaŭ trovas laborejon ĉi tie en Hamburgo. Kaj mi aspiros... ĉar mi tre ŝatus resti en Hamburgo.

Ĉu iu de ni faras jogon? Ekde mi estas en Hamburgo mi faras jogon regule kaj mi tre ŝatas ĝin.

Do mi nun skribis kelkajn mesaĝojn kaj enlitiĝos.

Ĝis
la malgranda musineto

Keine Kommentare:

Kommentar veröffentlichen