Sonntag, 26. Juli 2009

Alia Mondo Eblas - resendita

Alvenis jam la temp', nun granda estas nia respondec'
vekiĝu, junular', kaj pledu ĉiuj kune por la planed'!

ni devas nun, pli forte ol hieraŭ, marŝi ankoraŭ
ni devas nun, pli pove kaj ribele, jam hodiaŭ, al la strat'

nin frapas konscienc', al vigla batalad' por justa ter'
leviĝu, junular', kaj staru kontraŭ blinda kapital'!

ni volas pli! alia mondo eblas, vivu solidar'
ni volas pli! alia mondo eblas, ne plej gravas la dolar', ne, ne!
vivu la homar'
vivu solidar', amik'...

Kaj...ĉu...ni...fariĝos unison' ?
Ĉar...la...mond...fariĝas...uragan' !

alvenis jam la temp', nun granda estas nia respondec'
vekiĝu, junular', kaj pledu ĉiuj kune por la planed'!

ni volas pli! alia mondo eblas, vivu solidar'
ni volas pli! alia mondo eblas, ne plej gravas la dolar'

Kaj...ĉu...ni...fariĝos unison' ?
kaj..por...ni...ALIA MONDO EBLAS

Kaj...ĉu...ni...fariĝos unison' ?
kaj..por...ni...ALIA MONDO EBLAS NUN!

-----

Ho... unu tago kaj du mesaĝojn? Ĉu vi estas surprizita?

Do mi nur ĵus aŭdis la kanto de Supernova kaj mi tre ŝatas la
kanton... nur por la sono sed pli por la enhavo... estas tre bone kaj
tre grava ĵus en nia mondo en niaj tagoj, ĉu ne?

pripensata
la malgranda musineto

mi resendis la du mesaĝojn ĉar ili estas difektitaj dum sendado per
retmesaĝoj

Keine Kommentare:

Kommentar veröffentlichen